Ĉefpaĝo | Publikigi artikolon | Gastlibro | Serĉi en la retejo | Amikaj ligiloj | Balotoj
-> Budhismo -> Respondoj pri Budhismo

TOP

6. Meditado

[ Publikiginto:Miaohui | Tempo:2008-09-05 16:36:31 | Verkinto: | Deveno: | Legis:457 ]

 

 6. Meditado

 

  Demando: Kio estas meditado?

  Respondo: Meditado estas konscia klopodo por ŝanĝi mensan labormanieron. La Pali-vorto por meditado estas "bhavana" kiu signifas "kreskigi" aŭ "disvolvi".

 

  Demando: Ĉu meditado estas grava?

  Respondo: Jes, ĝi estas grava. Malgraŭ kiom ni deziras esti bonaj, se ni ne povas ŝanĝi la deziron, kiu faras nin agi laŭ nia antaŭa kutimo, la ŝanĝo estos malfacila. Ekzemple iu konsciis, ke li estas malpacienca al sia edzino kaj li promesis al si mem: "Ekde nun mi ne estos tiel malpacienca." Sed post horo li kriis al sia edzino neatendite nur pro tio, ke malpacienco jam leviĝis sen lia konscio. Meditado helpas disvolvi konscion kaj energion bezonatajn por konverti la enradikiĝintajn mensjn kutimojn.

 

  Demando: Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera, ĉu vere?

  Respondo: Ni bezonas salon por vivo. Sed se vi manĝus kilogramon da salo, vi perdus la vivon. Vi bezonas aŭton vivante en la moderna mondo, sed se vi ne sekvas la trafikajn regulojn aŭ ebrie stiras la aŭton, la aŭto fariĝas danĝera maŝino. Same, meditado estas fundamento por niaj mensa saneco kaj bonfarteco, sed se vi praktikus ĝin en malsaĝa maniero, ĝi povus kaŭzi problemojn. Iuj havas malsanojn kiel deprimon, senracian timon aŭ skizofrenion. Ili opinias, ke meditado estas tuja kuracmetodo por iliaj malsanoj, ili ekmeditas kaj iam iliaj malsanoj des pli graviĝos. Se vi suferas de tiaj malsanoj, vi devas serĉi profesian helpon kaj ekpraktiku meditadon post via resaniĝo. Iuj agas ekster sia kapablo, ili praktikas meditadon kaj anstataŭ tion fari iom post iom kaj ŝtupon post ŝtupo, ili meditadas per tro multe da energio dum longa tempo kaj baldaŭ ili laciĝos. Sed eble plej multaj problemoj en meditadoj estas kaŭzitaj de "Kangurua Meditado". Iuj iras al instruisto kaj praktikas lian meditan teknikon por momento, poste ili legas ion en libro kaj decidas provi ties teknikon. Post semajno fama instruisto pri meditado vizitas la urbon, do ili decidas kombini lian ideon en siajn praktikojn. Post nelonge ili senespere konfuziĝas. Estas erare salti kiel kanguruo de unu instruisto al alia aŭ de unu medita tekniko al alia. Sed se vi havas nenian severan mensan problemon kaj vi ekpraktikas meditadon kaj praktikas ĝin senteme, tio estas unu el la plej bonaj aferoj, kiujn vi povas fari por vi mem.

 

  Demando: Kiom da meditmetodoj estas?

  Respondo: La Budho instruis multajn malsamajn meditmetodojn, el kiuj ĉiu estas destinita por solvi specialan problemon aŭ disvolvi specialan psikologian staton. Sed la du plej komunaj kaj utilaj meditmetodoj estas Atento al Spirado (anapana sati) kaj Amema Meditado (meta bhavana).

 

  Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi faru?

  Respondo: Vi devas sekvi tiujn facilajn ŝtupojn: loko, pozicio, praktiko kaj problemo. Unue trovu taŭgan lokon, eble ĉambron kie estas ne tro brue kaj vi ne facile ĝeniĝas. Due, sidu en komforta pozicio. La bona pozicio estas sidi kun viaj kruroj krucitaj, kun kapkuseno sub viaj sidvangoj, kun la dorso rekta, manoj sur la kruroj kaj okuloj fermitaj. Krome vi povas sidi sur seĝo tenante vian dorson rekta tiom longe kiom vi povas. Poste komenciĝas la esenca praktiko. Kiam vi sidas kviete kun viaj okuloj fermitaj, koncentru vian atenton sur la enspiran kaj elspiran movojn de la spirado. Vi povas tion fari per nombrado de spiroj aŭ enrigardo al la leviĝo kaj malleviĝo de la ventro. Dum via praktikado iuj problemoj kaj malfacilaĵoj eble estiĝas. Vi eble sentas ĝenan jukon sur la korpo aŭ malkomfortecon en viaj genuoj. Se tio okazas, malstreĉu vian korpon senmove kaj metu vian atenton sur la spiradon. Vi eble havas multajn entrudiĝantajn pensojn venantajn en vian menson kaj altirantajn vian atenton for de la spirado. La nura metodo por kontraŭi tiun problemon estas pacience koncentri vian atenton sur la spiradon. Se vi daŭre faras tion, la hazardaj pensoj malfortiĝos, via koncentrado pli kaj pli fortiĝos kaj vi havos momenton de profundaj mensa kvieteco kaj interna paco.

 

  Demando: Kiom longe mi devas mediti?

  Respondo: Estas bone, ke vi praktiku meditadon 15 minutojn ĉiutage dum unu semajno. Poste plilongigu la tempon je 5 minutoj ĉiusemajne ĝis vi meditos 45 minutojn. Post kelkaj semajnoj da regula ĉiutaga meditado vi ekrimarkos, ke via koncentriĝo pliboniĝas, estas malpli da hazardaj pensoj kaj vi havas momenton de veraj paco kaj trankvileco.

 

  Demando: Kio estas Amema Meditado? Kiel ni praktiku ĝin?

  Respondo: Kiam vi kutimiĝas al Atento al Spirado kaj praktikas ĝin regule, vi povas ekpraktiki Ameman Meditadon. Vi devas fari tion du- aŭ trifoje ĉiusemajne post kiam vi finis la praktikadon de Atento al Spirado. Unue koncentru vian atenton sur vin mem kaj diru al vi vortojn kiel "Mi estu bonfarta kaj feliĉa. Mi estu paca kaj trankvila. Mi estu protektata en danĝeroj. Mia menso estu libera de malamo. Mia koro estu plena de amo. Mi estu bonfarta kaj feliĉa." Poste unu post unu pensu pri la amataj personoj kiel pri la neŭtralaj personoj, kiujn vi nek amas nek malamas. Fine pensu pri ĉiuj malamataj personoj kiel pri la neŭtralaj esperante, ke ĉiu el ili estu tiel bonfarta kiel vi mem kaj la aliaj.

 

  Demando: Kio estas la profito de tiaspeca meditado?

  Respondo: Se vi praktikas Ameman Meditadon regule kaj kun ĝusta sinteno, vi trovos tre pozitivajn ŝanĝojn okazintajn en vi mem. Vi trovos, ke vi estas pli akceptema kaj indulgema kontraŭ vi mem. Vi trovos, ke pliiĝis viaj sentoj al la amataj. Vi trovos, ke vi amikiĝas kun tiuj, pri kiuj vi kutime ne interesiĝis kaj zorgis. Kaj vi trovos, ke malpliiĝis kaj eble malaperis la malamo aŭ malbona deziro kontraŭ iuj personoj. Iam se vi scias, ke iu estas malsana, malfeliĉa aŭ renkontis malfacilaĵojn, vi povas aldoni ilin en vian meditadon kaj ofte vi trovos, ke ilia situacio pliboniĝas.

 

  Demando: Kiel tio eblas?

  Respondo: Se ni ĝuste disvolvas la menson, ĝi estas tre potenca instrumento. Se ni povas lerni kiel koncentri nian mensan energion kaj sendas ĝin al aliaj, ĝi donas efikon sur ilin. Eble vi spertis tion. Se en homplena ĉambro vi sentas iun rigardanta vin, vi vin turnas kaj vere trovas, ke iu rigardas vin. La okazaĵo estas, ke vi perceptas la mensan energion de alia persono. Amema Meditado estas simila. Se ni aktive aplikas nian mensan energion al la aliaj, ĝi iom post iom influas al ili.

 

  Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?

  Respondo: Instruisto ne estas absolute bezonata, sed helpas la persona gvideco de iu, kiu estas lerta pri meditado. Malfeliĉe, iuj monaĥoj kaj laikaj homoj sin pretendas kiel instruistojn pri meditado kiam ili ne scias kion ili faras. Provu trovi instruiston, kiu havas bonan reputacion kaj stabilan personecon, kaj firme persistas en budhaj instruoj.

 

  Demando: Mi aŭdis, ke meditado estas vaste uzata hodiaŭ de psikiatroj kaj psikologoj, ĉu vere?

  Respondo: Jes, vere. Nun meditado estas akceptita pro tio, ke ĝi havas altan kuracan funkcion al menso kaj ĝi estas uzata de multaj profesiaj menssanigaj laborantoj por helpi indukti malstreĉiĝon, resanigi fobion kaj estigi memkonscion. La budhaj vidoj en la homa menso helpas tiel multe da homoj hodiaŭ kiel en la antikveco.


[Antaŭa]5. Renaskiĝo [Sekva]7. Saĝo kaj Kompatemo

Komentoj:

Nomo:
Enhavo:

KONCRNAJ KATEGORIOJ
 

NOVAJ ARTIKOLOJ

VARMAJ ARTIKOLOJ

REKOMENDITAJ ARTIKOLOJ

KONCERNAJ ARTIKOLOJ

AFIŜOJ