Ĉefpaĝo | Publikigi artikolon | Gastlibro | Serĉi en la retejo | Amikaj ligiloj | Balotoj
-> Budhismo -> Respondoj pri Budhismo

TOP

5. Renaskiĝo

[ Publikiginto:Miaohui | Tempo:2008-09-05 16:36:04 | Verkinto: | Deveno: | Legis:505 ]

 

5. Renaskiĝo

 

  Demando: De kie homo venas kaj kien li iras?

  Respondo: Estas eble tri respondoj al la demando. Tiuj kredantaj dion aŭ diojn kutime deklaras, ke homo ne ekzistas antaŭ ol li estas kreita. Poste li estiĝas laŭ la volo de dio. Li pasigas sian vivon kaj poste iras al eterna ĉielo aŭ infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Estas aliaj humanistoj kaj sciencistoj, kiuj deklaras, ke homo venas laŭ koncepto pro la natura kaŭzo, vivas kaj poste mortas, lia ekzistado ĉesas. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj. La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreas ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiom multaj homoj naskiĝas kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiom multaj infanoj estas abortigitaj antaŭ kaj dum sia naskiĝo. Alia problemo pri la teista ekspliko estas, ke ŝajne maljuste, ke homoj devas suferi eternan doloron en la infero pro tio, kion li faris en nur 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. La malkredo kaj kulpo de 60 aŭ 70 jaroj ne taŭgas por eterna sufero. Same, 60- aŭ 70-jaraj bonkondutoj estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en la ĉielo. La alia ekspliko estas multe pli bona ol la unua kaj havas pli da scienca atestaĵo por subteni ĝin, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditajn. Kiel la fenomeno tiel mirige kompleksa kiel konscienco disvolviĝas de la kuniĝo el du ĉeloj, la spermo kaj ovo? Nun la parapsikologio jam fariĝis konata branĉo de scienco, do fenomeno kia telepatio estas des pli malfacile konvena en la materialisma modelo de la menso.

  Budhismo proponas plej kontentigan eksplikon, de kie homo venas kaj kien li iras. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj estiĝintaj kaj disvolviĝintaj en tiu ĉi vivo denove sin estigas en la fekundigita ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas personecon baziĝinte sur la kondiĉo de mensaj karakteroj kunportita kaj kreita per nova cirkonstanco. La personeco ŝanĝiĝos kaj estos modifita de konscia strebo kaj kondiĉaj faktoroj kiel edukado kaj influo de gepatroj kaj socio. Post la morto, ĝi denove sin estigas en nova fekundigita ovo. Tiu ĉi procezo de morto kaj renaskiĝo daŭras ĝis kiam ĉesos la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido kaj malsaĝo. Kiam oni tiel agos, anstataŭ la renaskiĝo, la menso atingos staton nomatan nirvano, kiu estas la plej supera celo de Budhismo kaj la celo de la vivo.

 

  Demando: Kiel menso iras de unu korpo al alia?

  Respondo: Pensu pri ĝi kiel la radiaj ondoj. La radiaj ondoj estas faritaj ne el vortoj kaj muzikoj, sed el energio je malsamaj frekvencoj. Transsendite, ili pasas tra la spaco kaj estas ricevitaj de radioaparato, kiu dissendas ilin kiel vortojn kaj muzikon. Tio estas sama kiel la menso. Je onia morto, la mensa energio vojaĝas tra la spaco kaj estas sorbita kaj ricevita de fekundigota ovo. Dum la kreskado de la feto, ĝi centriĝas en ties cerbo, de kie ĝi poste "elsendiĝos" kiel la nova personeco.

 

  Demando: Ĉu homo ĉiam renaskiĝas kiel homo?

  Respondo: Ne. Estas kelkaj regnoj en kiuj homo povas renaskiĝi. Iuj homoj naskiĝas en ĉielo, iuj naskiĝas en infero, iuj naskiĝas kiel malsataj fantomoj kaj tiel plu. Ĉielo estas ne konkreta loko, sed stato de ekzisteco, kie oni havas subtilan korpon kaj mense spertas ĉefe plezuron. Iuj religioj klopodas diligente por renaskiĝi en ĉiela ekzisteco, erare kredante, ke ĝi estas ĉiama loko. Sed ĝi ne estas tia. Kiel aliaj laŭkondiĉaj statoj, ĝi estas efemera. Kiam ies vivo finiĝas, tiu denove renaskiĝas kiel la aliaj. Infero same estas ne konkreta loko, sed stato de ekzisteco, kie oni havas subtilan korpon kaj mense spertas ĉefe maltrankvilon kaj suferon. Estado de malsata fantomo denove estas stato de ekzisteco, kie la korpo estas subtila kaj la menso senĉese suferas de avido kaj malkontenteco.

  Do ĉielaj vivestaĵoj spertas ĉefe plezuron, inferaj vivestaĵoj kaj fantomoj ĉefe doloron kaj homaj vivestaĵoj kutime spertas miksaĵon de ambaŭ feliĉo kaj doloro. Do la ĉefa diferenco inter homa mondo kaj aliaj regnoj de vivestaĵoj estas la korpa formo kaj kvalito de ekzisteco.

 

  Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos?

  Respondo: La plej grava faktoro, sed ne la ununura, estas karmo, kiu influas kie ni renaskiĝos kaj kian vivspecon ni havos. La vorto "karmo" signifas "rezulton" estiĝintan el nia ago de interna menso. En aliaj vortoj, nia nuna stato estas decidita ĉefe de niaj penso kaj ago en la pasinteco. Same, kion ni pensas kaj agas nun influas tion, kio ni estos en la estonteco.

  Homo afabla kaj amema kutime renaskiĝas en ĉiela regno aŭ kiel homo kiu havas avantaĝon de pleruzaj spertoj. La maltrankvila, malhonora kaj tre kruela homo kutime renaskiĝas en infera regno aŭ kiel homo, kiu pli suferas dolorajn spertojn. La homo, kiu disvolvas neniam kontentigeblan, fortan avidon, frenezajn dezirojn kaj brulajn ambiciojn kutime renaskiĝas kiel malsata fantomo, aŭ kiel homo turmentata de avido kaj deziro. Ĉiu ajn mensa kutimo forte disvolviĝinta en tiu ĉi vivo daŭras en la sekva vivo. Do multaj homoj renaskiĝas kiel homoj.

 

  Demando: Do nin decidas ne nia karmo. Ni povas ŝanĝi ĝin.

  Respondo: Jes, certe ni povas. Jen kial unu el la ŝtupoj de Okopa Ĝusta Vojo estas ĝusta klopodo. Ĝi dependas de nia sincereco, kiom da energio ni uzas kaj kiom forta la kutimo estas. Sed estas vero, ke iuj homoj simple pasigas sian vivon sub la influo de siaj estintaj kutimoj, ne klopodas por ŝanĝi ilin kaj fine fariĝos viktimoj de tiuj malplezuraj rezultoj. Tiuj homoj daŭre suferos ĝis ili ŝanĝos siajn negativajn kutimojn. Ju pli longe restas la negativaj kutimoj, des pli malfacile ili estas ŝanĝeblaj. La budhanoj komprenas tion kaj utiligas ĉiujn oportunojn por rompi la mensajn kutimojn, kiuj havas malplezurajn rezultojn kaj disvolvas mensajn kutimojn, kiuj havas plezurajn kaj feliĉajn rezultojn. Meditado estas unu el la teknikoj uzataj por modifi la kutimon de la menso kiel fari paroladon aŭ malhelpi paroladon, fari agon aŭ malhelpi agon laŭ certaj metodoj. La tuta budhana vivo estas sin trejni purigi kaj liberigi la menson. Ekzemple, se afableco kaj bonkoreco estis evidentaj partoj de via karaktero en via antaŭa vivo, tiaj tendencoj reestiĝis en tiu ĉi vivo. Se ili fortiĝas kaj disvolviĝas en la nuna vivo, ili reestiĝos eĉ pli fortaj kaj evidentaj en la estonta vivo. Tio estas baziĝinta sur simpla kaj observebla fakto, ke longe estiĝintaj kutimaj tendencoj estas malfacile rompiĝeblaj.

  Nun, kiam vi estas pacienca kaj bonkora, vi estas malfacile influebla de aliaj, vi ne havas rankoron, oni ŝatas vin kaj tiel viaj spertoj kutime estas pli feliĉaj.

  Nun ni prenu alian ekzemplon. Ni supozu, ke vi naskiĝis kun tendenco pacienca kaj bonkora pro viaj mensaj kutimoj en la pasintaj vivoj. Sed en la nuna vivo, vi ignoras fortigi kaj disvolvi tiajn tendencojn. Ili iom post iom malfortiĝos, malaperos kaj eble tute malestos en la estonta vivo. Tiel pacienco kaj bonkoreco pli kaj pli malfortiĝos eble en tiu ĉi aŭ sekva vivo, malpacienco, kolero kaj kruelo kreskos kaj disvolviĝos, alkondukante ĉiujn malplezurajn spertojn, kiujn tiuj sintenoj kreas. Ni prenu lastan ekzemplon. Ni supozu, ke pro viaj mensaj kutimoj en la pasintaj vivoj, vi vivas en nuna tempo kun tendenco malpacienca kaj kolerema, kaj vi konscias, ke tiaj kutimoj kaŭzos al vi malplezurojn, do vi klopodas ŝanĝi ilin. Vi anstataŭigos ilin aktive. Se vi povos plene forigi ilin, -- kio estas ebla se vi klopodos. -- vi liberiĝos de tiuj malplezuroj kaŭzitaj pro la malpacienco kaj kolero. Se vi nur povas malfortigi tiajn tendencojn, ili reaperos en la sekva vivo, kie per iom pli granda klopodo vi povos tute forigi ilin kaj vi estos liberigita el iliaj malplezuraj efikoj.

 

  Demando: Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atestaĵo, ke ni renaskiĝas post nia morto?

  Respondo: Ne nur estas scienca atestaĵo subtenanta la budhisman kredon pri renaskiĝo, ĝi ankaŭ estas la nura postviva teorio, kiu havas multajn atestaĵojn por subteni la kredon pri renaskiĝo. Estas ne peceto da atestaĵo por pruvi, ke ekzistas ĉielo kaj certe ankaŭ mankas atestaĵo pri neniiĝo ĉe la morto. Sed dum la lastaj 30 jaroj parapsikologoj jam pristudis raportojn, ke iuj homoj havis vivecajn memorojn pri siaj antaŭaj vivoj. Ekzemple en Anglujo kvinjara knabino diris, ke ŝi povas memori siajn "aliajn gepatrojn", kaj ŝi parolis vivece pri tio, kio aŭdiĝis kiel la okazaĵoj en la vivo de alia persono. Parapsikologoj vizitis ŝin kaj ili prezentis centojn da demandoj, kiujn ŝi respondis. Ŝi diris, ke ŝi vivis en speciala vilaĝo ŝajne en Hispanio. Ŝi informis pri la nomo de la vilaĝo, la nomo de la strato, ĉe kiu ŝi loĝis, la nomoj de siaj najbaroj kaj detaloj pri sia tiea ĉiutaga vivo. Ŝi larmoplene parolis, kiel ŝi estis trafita de aŭto kaj mortis pro la vundo post du tagoj. Kiam la detaloj esploriĝis, oni trovis, ke la okazaĵoj estis precizaj. Estis vilaĝo en Hispanio kun la nomo menciita de la kvin-jara knabino. Estis domo samforma kiel ŝi jam priskribis, ĉe la strato, kiun ŝi nomis. Krome oni trovis, ke 23-jara virino vivanta en tiu domo mortis de trafika akcidento antaŭ kvin jaroj. Nun kiel la kvinjara knabino vivanta en Anglujo kaj neniam vizitinta Hispanion povas scii ĉiujn tiujn detalojn? Kaj certe tio ne estas la nura kazo tiaspeca. Profesoro Ian Stevenson de la Departemento pri Psikologio de Virginina Universitato jam priskribis dekojn da similaj kazoj en siaj libroj. Li estis fidinda sciencisto, kies 25-jara pristudado pri homoj, kiuj memoras siajn antaŭajn vivojn, estas forta atestaĵo por budhisma instruo pri la renaskiĝo*.

  * legu "Twenty Cases Suggestive of Reincarnation and Cases pof Reincarnation Type", University Press of Virginina, Charlotteville USA 1975.

 

  Demando: Iuj eble diris, ke la tiel nomataj kapabloj rememori antaŭajn vivojn estas magio de demonoj.

  Respondo: Vi ne devas simple forĵeti ĉion ne konforman al via kredo kiel magion de demonoj. Kiam oni prezentas konkretajn faktojn por subteni la ideon, se vi volas kontraŭi ilin, vi devas uzi raciajn kaj logikajn argumentojn anstataŭ malracian kaj superstiĉan parolojn pri demonoj.

 

  Demando: Vi diris, ke parolo pri demonoj estas superstiĉo, sed ĉu parolo pri renaskiĝo ankaŭ ne estas iom superstiĉa?

  Respondo: La vortaro difinas "superstiĉon" kiel kredon, kiu ne baziĝas sur racio kaj fakto, sed sur kombinaĵo de ideo kiel magio. Se vi povas montri al mi rigoran pristudon pri ekzisto de demonoj verkitaj de sciencistoj, mi agnoskos, ke kredo al demono ne estas superstiĉo. Sed mi neniam aŭdis pri pristudoj pri demonoj; sciencistoj simple ne volas okupiĝi pri esploro de tiaj aferoj, do mi diras, ke ne estas atestaĵo pri la ekzisto de demonoj. Sed ni jam vidis, ke estas atestaĵoj, kiuj sugestas, ke okazas renaskiĝoj. Do se kredo pri renaskiĝo estas baziĝinta sur almenaŭ iom da faktoj, ĝi ne povas esti superstiĉo.

 

  Demando: Bone. Ĉu estas iuj sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?

  Respondo: Jes. Thomas Huxley, kiu respondecis en la 19-a jarcento pri enkonduko de scienco en la britan lernejan sistemon kaj kiu estis la unua sciencisto defendi teoriojn de Darvino, kredis, ke reenkarniĝo estis treege verŝajna ideo. En sia fama libro Evolution and Ethics and other Essays, li diras:

  En la doktrino de animtransmigrado, malgraŭ kio estis ĝia deveno, Brahmana kaj Budhana konjektoj trovis facile atingeblan rimedon konstrui verŝajnan pravigon de la vojo de la kosmo al homo ... Tamen ĉi tiu pledo de pravigo ne malpli verŝajnas ol aliaj; kaj neniu krom tre hastemaj pensuloj malakceptos ĝin surbaze de denaska absurdaĵo. Samkiel la doktrino de evoluado, la doktrino de transmigrado havas siajn radikojn en la reala mondo; kaj ĝi povus postuli tian subtenon ĉar oni povas provizi la grandan argumenton de analogio.

  Poste, Profesoro Gustaf Stromberg, la fama sveda astronomo, fizikisto kaj amiko de Einstein, ankaŭ trovis interesa la ideon de renaskiĝo.

  Diferencas la opinioj, ĉu homaj animoj povas reenkarniĝi sur la tero. En 1936 registaraj respondeculoj en Barato plene enketis kaj raportis interesan kazon. Knabino (Shanti Devi de Delhio) povis precize paroli pri sia antaŭa vivo (ĉe Muttra, kvincent mejlojn de Delhio), kiu finiĝis unu jaron antaŭ ŝia "dua naskiĝo". Ŝi donis la nomojn de siaj edzo kaj infano, kaj parolis pri siaj hejmo kaj vivhistorio. La prienketa komitato kondukis ŝin al ŝiaj eksaj parencoj, kiuj konfirmis ĉiujn ŝiajn dirojn. por baratanoj la reenkarniĝoj estas konsiderataj ordinaraj; la miriga afero por ili en ĉi tiu kazo estis la granda kvanto da faktoj, kiujn la fraŭlino memoris. Ĉi tiu kaj similaj kazoj povas esti konsiderataj kiel pliaj atestaĵoj por la teorio de la nedetruebleco de memoro.

  Profesoro Julian Huxley, la eminenta brita sciencisto, kiu estis Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kredis, ke la ideo pri renaskiĝo tre akordiĝas kun sciencaj pensoj.

  Estas nenio kontraŭ la konstante supervivanta spirita individuo, kiu iamaniere elsendiĝas ĉe morto sendube kiel radia mesaĝo elsendita de radioaparato funkcianta per speciala maniero. Sed estas memorende, ke la radia mesaĝo denove fariĝas mesaĝo nur kiam ĝi ekkontaktas ricevilon -  novan materialan strukturon. Eble same iras nia spirita eliĝo. Ĝi neniam pensus aŭ sentus ĝis denova enkorpiĝo. Niaj personecoj tiel baziĝas sur la korpo ke ne eblas pensi pri supervivo, kiu konsistas en iu vera persona senso sen korpo iaspeca... Mi povas pripensi ke io eligita portus la saman rilaton al viroj kaj virinoj kiel senkabla mesaĝo al la elsenda aparato. Sed tiuokaze la mortintoj, ĝis nun kiel oni povas vidi, estas nenio krom tumultoj de malsamaj skemoj vagantaj tra la universo ĝis ili revenos al realeco de konscio per kontakto al io, kiu povus funkcii kiel ricevaparato por menso.

  Eĉ tre praktikaj kaj realismaj homoj kiel la usona industriisto Henry Ford trovis akceptebla la ideon pri renaskiĝo. Ford interesiĝis pri la ideo de renaskiĝo ĉar malsame al la teisma ideo aŭ la materialisma ideo, la renaskiĝo donas al vi duan ŝancon disvolvi vin mem. Henry Ford diras :

  Mi adoptis la teorion de reenkarniĝo kiam mi estis dudek-ses-jara. Religio donis al mi nenion trafan. Eĉ laboro ne povis doni al mi kompletan kontentecon. Laboro estas vana se ni en la sekva vivo ne povas utiligi la sperton, kiun ni kolektas en unu vivo. Kiam mi eltrovis reenkarniĝon, kiel mi trovus universalan planon, mi konsciis, ke estas ŝanco ellabori miajn ideojn. Tempo jam ne plu estas limigita. Mi jam ne plu estas sklavo de la montriloj de horloĝo. Genio havas saman signifon de sperto. Iuj ŝajne opinias, ke ĝi estas inteligenteco kaj talento, sed ĝi estas frukto de longa sperto en multaj vivoj. Iuj estas pli maljunaj animoj ol la aliaj kaj sekve, ili scias pli multe... La eltrovo de reenkarniĝo faris mian menson trankvila... Se vi konservos la registraĵon de ĉi tiu konversacio, skribu ĝin por ke ĝi trankviligu viajn mensojn. Mi volas komuniki al aliuloj la trankvilecon, kiun profunda koncepto pri vivo donas al ni.

  Do la budhaj instruoj de renaskiĝo efektive havas iujn sciencajn atestaĵojn por sin subteni. Ĝi estas logike konsekvenca kaj aktive respondas la demandojn, je kiuj la teisma kaj la materialisma teorioj ne sukcesis. Tiu estas pli malbona ol vivteorio, kiu donas al vi neniun alian ŝancon, nek oportunon por korekti la erarojn faritajn de vi en tiu ĉi vivo kaj ne tempon por plue disvolvi la spertojn kaj kapablojn estigitajn de vi en tiu ĉi vivo. Sed laŭ la Budho, se vi ne atingos nirvanon en ĉi tiu vivo, vi havos ŝancon por pluprovi en sekva fojo. Se vi faras erarojn en ĉi tiu vivo, vi povos ĝustigi vin en sekva vivo. Efektive vi povos lerni de viaj eraroj. Tion, kion vi ne povas fari aŭ atingi en ĉi tiu vivo, verŝajne vi povos fari en sekva vivo. Kia mirinda instruo!


[Antaŭa]4. La Kvin Principoj [Sekva]6. Meditado

Komentoj:

Nomo:
Enhavo:

KONCRNAJ KATEGORIOJ
 

NOVAJ ARTIKOLOJ

VARMAJ ARTIKOLOJ

REKOMENDITAJ ARTIKOLOJ

KONCERNAJ ARTIKOLOJ

AFIŜOJ