Ĉefpaĝo | Publikigi artikolon | Gastlibro | Serĉi en la retejo | Amikaj ligiloj | Balotoj
-> Budhismo -> Budhismaj Fabloj

TOP

93. Maljunulino kaj Urso

[ Publikiginto:Zongwen | Tempo:2008-10-06 09:07:10 | Verkinto: | Deveno: | Legis:458 ]

 

93. Maljunulino kaj Urso



  Iam maljunulino kuŝis sub arbo. Alvenis urso kaj volis ŝin kapti. La maljunulino do kuris ĉirkaŭ la arbo por sin savi. Tiam la urso ŝin postkuris, kaj kun unu hufo sur la arbo, ĝi volis ŝin kapti per la alia. Subite, genia ideo venis al la maljunulino. Ŝi do tuj ĉirkaŭprenis la arbon, kaj premis la antaŭajn piedojn de la urso al la arbo. Pro tio la urso ne plu povis sin movi. Ĝuste tiam alvenis alia homo. La maljunulino do kriis: "Helpu min kapti la urson, ke ni mortigu ĝin kaj dividu la viandon." Tiu homo kredis la maljunulinon, kaj vere kaptis la urson. La maljunulino senprokraste forkuris, sed la homo estis embarasigita de la urso.


[Antaŭa]92. Knabo kaj Knelo [Sekva]94. kanalo "Mani"

Komentoj:

Nomo:
Enhavo:

KONCRNAJ KATEGORIOJ
 

NOVAJ ARTIKOLOJ

VARMAJ ARTIKOLOJ

REKOMENDITAJ ARTIKOLOJ

KONCERNAJ ARTIKOLOJ

AFIŜOJ