BRE-Budhana Retejo Esperantista

Budhana Retejo Esperantista

Nuna pozicio: Ĉefpaĝo > ESPERANTO > E-verkaĵo >

Inter Du Generacioj

Tempo:2013-11-28 19:54Deveno:Vikio BRE Verkinto:Miaohui Muŝklakoj:
Inter Du Generacioj Inter Du Generacioj Estro Li de fabriketo ĝojplene revenis hejmen postgustumante la frandajn kaj delikatajn manĝaĵojn, kiujn li ĝuis kune kun la juna kaj ĉarma raportistino. Neatendite, tuj post la hejmreveno, li ri

Inter Du Generacioj

 

Inter Du Generacioj

  Estro Li de fabriketo ĝojplene revenis hejmen postgustumante la frandajn kaj delikatajn manĝaĵojn, kiujn li ĝuis kune kun la juna kaj ĉarma raportistino. Neatendite, tuj post la hejmreveno, li ricevis de sia maljuna patro pelvon da malvarma akvo.

  "Kian hontaĵon vi faris tagmeze?" demandis la longbarba maljunulo gravmiene. "Hontaĵon? Nenian!" surpriziĝis la filo. "Nenian? Mi ja propraokule vidis, ke vi tagmanĝas kun knabinaĉo en la hotelo!" "Oh, jes. Vere. Hodiaŭ raportistino intervjuis min pri mia fabriko kaj mi invitis ŝin al tagmanĝo."

  "Kia apologio! Dum via kara edzino ankoraŭ ne malvarmiĝis, vi jam ekkontaktas kun virinaĉo senhonte, kaj eĉ aŭdacas vin montri antaŭ la vizaĝo de najbaroj! Kiel frivola vi estas! Ĉu vi ne sentas vin kulpa antaŭ via ĵus mortinta edzino?" la maljunulo kriis kolere per malaltigita voĉo, senĉese batante teron per sia irbastono.

  Reveninte al sia ĉambro kun deprimita mieno, la "frivolulo" ekvidis sian filinon leganta ĉe la tablo. La patra digno tuj revenis al li. Anstataŭ respondi la ameman saluton de sia kara karulineto, li demandis estrece: "Qinjo, kion vi faris antaŭtagmeze?"

  "Mi? Nenion krom relernadon de mia angla leciono ĉe la rivereto."

  "Kun kiu?"

  "Kun..."

  "Denove kun Xiao Qiang?"

  "Jes. Sed ni nur interhelpis nin pri niaj studobjektoj. Instruistoj diris, ke li estas forta pri angla lingvo. Do mi petis de li helpon pri tiu damninda leciono, kiu ĉiam min turmentas. Kaj samtempe mi helpis lin pri matematiko. Ni..."

  "Kio?" antaŭ ol la knabino finis, la patro ektondris. "Cu vi forgesis kion mi diris al vi antaŭ la ĉerko de via panjo? Ke vi ne kontaktu kun knabaĉoj kaj tenu vin virta kiel via panjo por gardi la virtan moralon de nia familio! Kiel vi aŭdacas lerni malobemon eĉ antaŭ via abiturientiĝo? Kia filinaĉo vi estas de via virta patrino! Se mi vidos vin kun knaboj alifoje, mi nepre rompos viajn krurojn. Mi preferas vin vivteni dum mia tuta vivo ol vidi, ke en mia bonmorala familio estas malmoralulino!" severe avertis la patro kun du bovaj okuloj.

  Sintuminte for de sia furioza patro, la malfeliĉa knabino pene detenis sin de larmado kun streĉe kunpremitaj lipoj, sed malsukcesis.

(Modifisto:admin)
Laŭdi
(0)
0%
Mallaŭdi
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
用户名: 验证码: 点击我更换图片