BRE-Budhana Retejo Esperantista

Budhana Retejo Esperantista

45. GARDI PORDON

Tempo:2013-12-05 11:05Deveno:未知 Verkinto:Blubirdo Muŝklakoj:
45. G ARDI PORDON Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen, kaj ĉe la forlaso li ordonis la serviston: Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron. Post la forlaso de la mastro, vaganta muzikisto ludis muzikon en la najbara domo. La servist
45. GARDI PORDON
 
  Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen, kaj ĉe la forlaso li ordonis la serviston: "Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron." Post la forlaso de la mastro, vaganta muzikisto ludis muzikon en la najbara domo. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Li do ligis la pordon sur la azenon per la ŝnuro, kaj kondukis la azenon al la ludejo por muziko.
  Post forlaso de la servisto, ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis trezoron. Kiam la mastro revenis, li demandis la serviston: "Kie estas la trezoro?" La servisto respondis: "Vi nur ordonis min gardi la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion krom tio." La mastro do kulpigis lin: "Mi ordonis vin gardi la pordon nur por la trezoro. Nun la trezoro jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?"
 
 http://www.budhano.cn/pod/fabloj/045.mp3
(Modifisto:Blubirdo)
Laŭdi
(0)
0%
Mallaŭdi
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
用户名: 验证码: 点击我更换图片