BRE-Budhana Retejo Esperantista

Budhana Retejo Esperantista

Postskribo pri la esperanta traduko

Tempo:2013-12-17 16:48Deveno:未知 Verkinto:Arris Muŝklakoj:
Postskribo pri la esperanta traduko Mi ekmemlernis Esperanton kune kun aliaj lingvoj antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj, sed poste ĉesigis la lingvajn lernadojn por ĉefe okupiĝi en la lernado de budhismo. Nur antaŭ kelkaj jaroj mi denove ekler
Postskribo pri la esperanta traduko
 
  Mi ekmemlernis Esperanton kune kun aliaj lingvoj antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj, sed poste ĉesigis la lingvajn lernadojn por ĉefe okupiĝi en la lernado de budhismo. Nur antaŭ kelkaj jaroj mi denove eklernis ĝin post kiam mi hazarde trovis, ke jam estas sufiĉe bona kondiĉo por lerni kaj praktiki Esperanton en la nuna tempo. Nelonge post mia refoja lernado, mi denove decidis esperantigi budhisman literaturaĵon plej plaĉan al mi.
  Hazarda okazaĵo iniciatis mian tradukadon de antikva rakontaro en Ĉinio "Amo al Vivo". Kiam mi vivis en Zhejiang (Ĝeĝjan) provinco en la suda parto de Ĉinio, mi unuafoje iris kun miaj samideanoj al bazaro de marbestoj por aĉeti elliberigotajn vivestaĵojn. Tian aktivadon monkontribuis budhanoj kaj ni kutime aĉetis kaj liberigis bestojn laŭ iliaj deziroj. Kiel denaska nordano mi neniam imagis kiel dolore suferas tiel multaj maraj bestoj. Onia kruelaĵo mortigi vivestaĵojn estis vere terura. Sinkuraĝiginte, mi iris al la kompatindaj bestoj por beni ilin unu post alia per mantro. Tie mi vidis, ke la vendistoj de ranoj aplombe senhaŭtigas la ranojn kaj detranĉas iliajn antaŭajn membrojn. La suferantaj ranoj baraktis kaj saltetis senhelpe en la pelvego.
  Ĉe la apuda stando iu fendigis angilojn de la kapo ĝis la vosto. Vere timige! Mi sentis, ke ankaŭ mia koro dolore sangas same kiel la kompatindaj akvuloj. Ne plu povante elteni la vidaĵon, mi revenis al miaj samideanoj, kiuj aĉetas serpentojn. En la vendejo de serpentoj amasiĝis grandaj kaĝoj plenaj de serpentoj longaj kaj dikaj, kiajn mi neniam vidis antaŭe. Interkonsentinte pri la prezo, la mastrino de la vendejo ekkaptis serpentojn kaj metis ilin laŭvice en la sakojn pretigitajn de ni. Min mirigis la afero, ke la venenaj kaj ferocaj serpentoj estis tiel obeemaj en ŝia mano. Ŝi povis kapti kaj kurbigi ilin laŭplaĉe. La liberaj vendistoj el aliaj butikoj ankaŭ kolektiĝis por helpi en la laboro. Oni eĉ instigis min kapti serpentojn, sed mi rifuzis pro timo. Starante proksime, mi nur mense recitadis mantron por beni ilin. Mi elkore bondeziris, ke ili havu sekuran vivon en tiu ĉi vivo kaj ne plu renaskiĝu suferaj en la sekva. Tiam mi vidis ion neordinaran. La mastrino ĉiam evitis kapti la serpenton plej dikan kaj plej longan. La aliaj helpantoj demandis, kial ŝi ne kaptas ĝin. Ŝi respondis, ke per tiel granda serpento oni kutime enspezas pli multe. La aliaj atentigis, ke ŝi devas vendi ĝin, ĉar ni jam interkonsentis aĉeti la serpentojn senescepte en la tutaj kaĝoj per definitiva prezo. Kiam ĉiuj aliaj serpentoj estis en niaj sakoj, ŝi restigis la plej grandan postulante pli da mono. Oni riproĉis ŝin, kaj finfine, ŝi povis fari nenion ol devigite elpreni la serpenton. Je la komenco la serpento restis obeema kaj senmova en ŝia mano. Post longa momento ŝi ŝanĝis sian opinion kaj anstataŭ meti ĝin en la sakon, ŝi provis remeti ĝin en la kaĝon. Ĝuste tiam la serpento levis sian kapon kaj subite atakis ŝin per mordo je ŝia mano. Premante la vundon per la alia mano, ŝi sukcese enkaĝigis la serpenton. Multaj rigardantoj kompatis la ribeleman estaĵon, kaj insultis ŝin por savi ĝin. Ŝi do povis fari nenion ol denove elpreni la serpenton kontraŭvole. Ŝi ne tuj metis ĝin en nian sakon, sed tenis ĝin senmove eble pro hezito ĉu ŝi vendu aŭ ne. Longa momento forpasis ĝis la serpento denove ŝin mordis. Piedbatante la teron pro doloro ŝi finfine metis ĝin en la sakon. Feliĉe la kompatinda estaĵo saviĝis de la morto.
  Kvankam la okazaĵo daŭris nelonge, tamen ĝi ĉiam aperas en mia memoro. Ĉiuj vivestaĵoj amas sian propran vivon kiel ni amas la nian. Ili ankaŭ havas senton kaj humoron same kiel ni mem, sed nur ne kapablas sin esprimi al ni libere en homaj lingvoj. Kial mi ne faru ion por favori ilin des pli efike? Laŭ budhisma teorio, la militoj kaj konfliktoj estas kaŭzitaj de la mortigado al vivestaĵoj. Se oni mortigos malpli da vivestaĵoj, estos malpli da rankoro kaj ni havos pli da espero por la mondpaco. Do mi decidis elangligi la rakontojn pri amo al la vivestaĵoj okazintajn en antikva Ĉinio. Jen la deveno de mia traduko "Amo al Vivo". 
  Post la tradukado de tiu ĉi rakontaro, mi publikigis ĝin en la intereton, kaj multaj samideanoj en kaj ekster Ĉinio fervore helpis min en la tralegado kaj korektado. Ili estas samideano Wen Jingen el Ĉinio, samideano Ĝan Ŭesli Starlin (membro de BLE) el Usono, samideano Michel Fontaine el Francio, samideano Augusto Casquero el Hispanio kaj aliaj samideanoj konataj kaj ne konataj. Iuj samideanoj esperantistaj kaj budhanaj eĉ donacis monon al mi por eldoni la tradukon kiel senpagan legaĵon. Samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia afable legis kaj sonregistris la tekston de la traduko kaj faras ĝin en diskon. Do ni elkore dankas ĉiujn helpantojn lingvajn kaj ekonomiajn por la eldono de tiu ĉi traduko kaj esprimas mian sinceran bondeziron al ili. Kaj krome, ni petas pluan helpon kaj subtenon en nia posta laboro. (Modifisto:Arris)
Laŭdi
(0)
0%
Mallaŭdi
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
用户名: 验证码: 点击我更换图片