BRE-Budhana Retejo Esperantista

Budhana Retejo Esperantista

Postskribo

Tempo:2013-12-17 16:47Deveno:未知 Verkinto:Arris Muŝklakoj:
Postskribo Ni esperas, ke vi jam ĝuis la rakontojn en la libro. Iuj el ili estas vere antikvaj Cheng Tang (Ĉen Tan) en la tria rakonto vivis pli ol trimil jarojn antaŭe. Vi jam legis pri la lokoj, kiujn vi neniam aŭdis, kaj pri la ideoj
 Postskribo
  
  Ni esperas, ke vi jam ĝuis la rakontojn en la libro. Iuj el ili estas vere antikvaj — Cheng Tang (Ĉen Tan) en la tria rakonto vivis pli ol trimil jarojn antaŭe. Vi jam legis pri la lokoj, kiujn vi neniam aŭdis, kaj pri la ideoj, kiujn vi neniam havis antaŭe. Eble vi pensis: "Ĉu vere troviĝas Draka Imperiestro en la mondo?" Multaj el tiaj rakontoj estas konataj al ĉinoj, sed ŝajnas tre fremdaj al vi.  Eble vi iam savis birdon falintan el sia nesto. Leginte la libron, vi pensus: "Pro kio mi ankoraŭ ne ricevas la rekompencon?"  Sciu, ke la rekompencoj gajnitaj de la bonkoraj homoj en la libro estis gravaj aferoj en la homa vivo: saĝo, scio, bonfarto kaj feliĉo. Estas ne eble por vi trovi oran minejon pro la insekto, kiun vi ne piedpremis. Vi devas pensi laŭ la maniero pri kiu temas sube.
  La rakontoj legitaj de vi ankoraŭ ne estis rakontitaj en Esperanto antaŭe. La okcidentanoj tute ne havas tian ideon. Legi tiun ĉi libron estas rara bonŝanco por vi, unu el miliardoj da homoj en la mondo. Tio estas bonega ŝanco, kaj eble estas la rekompenco por via bona konduto. Do bone ĝuu la raran bonŝancon!
  Eble vi neniam savis vivestaĵojn el danĝero. Do vi volus scii: "Kion mi faru por savi vivestaĵojn?"  Unue, vi devas scii, ke vi ne rajtas mortigi vivestaĵojn. Fiŝado kaj ĉasado estas teruraj hobioj, kaj tio kaŭzas katastrofojn al vi kaj viaj karuloj. Ne mortigu vivestaĵojn por amuziĝi.  Ankaŭ ne mortigu vivestaĵojn por manĝi. Nature la homoj estas vegetaraj manĝuloj. La plej terura mortiganto al homoj en Usono estas kora malsano. La usona Instituto de Koro, Sango kaj Pulmo trovis, ke en 1989 usonanoj elspezis 151 miliardojn da dolaroj por kuraci korajn malsanojn. Oni jam pruvis la medicinan fakton, ke manĝi viandon kaŭzas korajn malsanojn.  La Usona Ĝenerala Kirurgo raportis, ke 68% de malsanoj en la lando rekte rilatas al la dietoj.
  El ĉiu sep dolaroj elspezitaj en Usono, oni elspezis unu dolaron por kuracado.  Ho! Tio estas granda sumo. Mi diru al vi pli klare.  Multaj malsanoj en Usono hodiaŭ venas de viandaj manĝaĵoj. Vian sanon difektas la manĝado de viando, fiŝo, ovo, lakto, butero kaj fromaĝo.  Se vi estas malsana, vi devas elspezi multe da mono por kuracado.  Se vi ne estas malsana, vi tute ne bezonas konsumi monon por tio, vi do ŝparas la monon kaj... Jen! Tio signifas:  * Se vi diris NE al bovaĵo kaj savis vivon de bovo;  * Se vi diris NE al porkaĵo kaj savis vivon de porko;
  * Se vi diris NE al kokaĵo kaj savis vivon de koko, vi jam gajnis rekompencon en kontanta mono!  Vi ŝparas la monon, kiun la viandmanĝuloj devas pagi al kuracistoj. Ĉu oni pagas multe al la kuracistoj? Pri tio demandu viajn gepatrojn.  Bone. Vi volas faktojn kaj ciferojn. Laŭ la statistiko de ekonomiistoj, ordinara tri-membra familio povas ŝpari 4000 dolarojn ĉiujare per vegetara manĝado, kaj ili ŝparos pli multe en longa tempo poste.  Ni akumulu la tutan sumon, jaron post jaro... 
  Tio estos granda riĉaĵo!  Nun ni ne nur parolu pri la mono. Ĉu plaĉas al vi malsano? Tio estas doloriga. Estas suferiga eĉ la ventrodoloro pro malsato, kiun vi spertas antaŭ la vespermanĝo.  Kio estas la plej doloriga el ĉiuj malsanoj? Eble kancero.
  Ĉiujare mortas pli da homoj en Usono pro kancero ol tiuj, kiuj mortis dum la dua mondmilito, la korea milito kaj la vjetnama milito entute.  Unu el la ĉefaj kaŭzoj de kancero estas manĝado de viando.  Simple, ju malpli da viando ni manĝas, des malpli ni suferos de kancero. 
  Kancero kaj kora malsano ne estas la nuraj problemoj. Longa kaj terura estas la listo de malsanoj, kiujn vi suferas pro manĝado de ovoj, laktaĵoj kaj mortintaj bestoj. Sed tio estas nur duono de la rakonto: Sufero de homoj.  Kiel suferas la kompatindaj bestoj mortigotaj por provizi la ingrediencojn por ĉiuj niaj malsanoj? Ĉu vi opinias, ke ili ĝuas tion?     La rakontoj en tiu ĉi libro okazis antaŭ longa tempo en Azio. Kvankam la bestoj suferis multe kiam ili estis mortigataj, tamen tiam ili estis almenaŭ breditaj humane. Porkoj vivis en malpuraj porkejoj, sed ili havis almenaŭ iom da spaco. Bovoj vivis ekstere plejparte de la tago kaj laboris diligente, sed la kamparanoj ankaŭ tiel laboris. Kokidoj estis liberaj por serĉi manĝaĵon en rubo kune kun kokinoj.  Iuj el la kutimaj metodoj transporti ilin al bazaro estis kruelaj, tamen malgraŭ ĉio la bestoj ne suferis tro multe kiam ili vivis.
  Tempo jam ŝanĝiĝis. Ĉu vi scias, kiel oni produktas viandon per moderna maniero? Terure!  Nun porkoj, bovoj kaj kortobirdoj estas malliberigitaj en laŭeble plej mallarĝa spaco kaj breditaj per nenaturaj manĝaĵoj. Iliaj idoj estas forprenitaj de la patrinoj. Multaj el ili eĉ ne povas trovi spacon por sin movi. Ili neniam povas vidi la sunlumon. Ili estas breditaj per potencaj kemiaĵoj por rapida dikiĝo. Ĉiuj metodoj por bredi la senkulpajn bestojn estas kruelaj kaj senkoraj.  Eĉ la plej senkoraj homoj ne toleras tuŝi pecon da viando, eĉ se ili scias nur duonon de la bestaj suferoj por produkti viandon en Usono — eĉ antaŭ la morto de la kompatindaj bestoj.  Estas multaj aliaj problemoj kaŭzitaj pro manĝado de produktoj el bestoj.  Ĉu vi jam aŭdis pri la malriĉuloj mortintaj pro malsato en aliaj partoj de la mondo? Iuj dirus: "Tre malbone, ke mankas greno al ili."  Tio ne estas vero. La kamparanoj en la nuna tempo produktas grenon pli multe ol la bezonon de ĉiuj homoj en la tuta mondo. Sed pro kio iuj homoj estas malsataj? Ĉar plejparto da grenoj estas forkonsumitaj de bovoj, porkoj kaj kortobirdoj por provizi viandon.  (Modifisto:Arris)
Laŭdi
(0)
0%
Mallaŭdi
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
用户名: 验证码: 点击我更换图片