Ekde mia eklanĝigo de retejo mi ofte kontaktis kun vendistoj de retspaco kaj ankaŭ ofte testis la retejojn. Do ĝuste pro tio, mi ofte movis mian retejon de servilo al servilo ĝis nun. Kiel senfinanca retejo mi ĉiam volis trovi bonan spacon kun malalta kosto. Antaŭ kelkaj tagoj venis al mi ideo, ke mi aĉetu iom pli bonan retejon por reordigi mian retejon. Mi volis meti retejon el ĉiu lingvo en apartan spacon. Tio faciligos al la administrado de mi kaj tralegado de vizitantoj.
Mi aĉetis VPS-an retspacon fonditan per sistemo de Linukso. Fakte mi ne konas tiun ĉi sistemon sufiĉe bone, tamen mi elektis ĝin nur pro tio, ke ĝi funkcias pli stabile kaj sekure ol sistemo de vindozo por la servilo.
Post klopodo de preskaŭ du tagoj mi sukcese movis la antaŭan dokumentojn kaj datumojn en la novan servilon, kien mi ankaŭ movis la retejon de Monaĥejo Tiefosi.
Mi ne scias, kiel funkcios la servilo poste, tamen mi sentas iom da malkontento, ĉar la rapideco ne estas sufiĉe kontentiga por mi. Tamen mi esperas, ke eksterlandaj amikoj ne renkontos tro grandan ĝenon en vizito al mia retejo pro la malrapideco de la retejo.